La Nigra jakuo (Chamaepetes unicolor) do ankaŭ Unukolora jakuo estas specio de birdo de la familio de Kracedoj kiu parencas al nestamasuloj de Aŭstralazio. Oni ne konas subspeciojn.[1]
Ĝi troviĝantas en Kostariko kaj okcidenta Panamo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj. La specio estas minacata pro habitatoperdo. Tiu especio estis listita kiel Preskaŭ Minacata ĉar ĝi okupas malgrandan teritorion, kie ĝi estas minacata pro ĉasado kaj limigita habitato, habitatoperdo kaj degradado.
Ĝi estas inter 62 kaj 69 cm longa. La plumaro estas nigra,, brila en dorso kaj nebrila ventre. La nuda (senpluma) vizaĝo kaj la bekobazo estas bluaj kaj brilaj, la irisoj kaj kruroj estas ruĝaj.[2]
Ĝi loĝas en arbaroj de montaroj ĝis 1.000 msm. Ili manĝas fruktojn de palmoj kaj laŭroj. Ili nestumas en kanopeo kaj la ino demetas du ovojn inter februaro kaj junio.
La Nigra jakuo (Chamaepetes unicolor) do ankaŭ Unukolora jakuo estas specio de birdo de la familio de Kracedoj kiu parencas al nestamasuloj de Aŭstralazio. Oni ne konas subspeciojn.