La ŝpinakaroj (Tetranychidae) estas familio kun ĉ. 1200 specioj, el la subordo Prostigmata ene de la subklaso de la akaroj. Ŝpinakaroj vivas ĝenerale je la malsupra surfaco de la plantaj folioj, kie fajna reto protekas ilin. Ili nutriĝas de planta suko. Ĉar ili enpikas la epidermaj ĉeloj kaj elsuĉas ties enhavo ili povas damaĝi la plantojn.[1] Konataj estas akaroj el pluraj cent specioj.
Ŝpinakaro ekzistas tutmonde. Kelkaj ŝpinakaraj specioj kaŭzas grandegajn ekonomiajn damaĝojn, ekzempla la ruĝa akaro (Panonychus ulmi), la ordinara akaro (Tetranychus urticae) aŭ la tilia ŝpinakaro (Eotetranychus tiliarum).
Ŝpinakaroj havas 0,25 ĝis 0,8 mm longan, piroforman verdece, ornĝkoloran aŭ ruĝan korpon. La kvara membo de la pedipalpo havas ungforman apendicon kaj sur la idiosomo troviĝas maksimume 16 harparoj.[2] La larvoj havas tri krurparoj, la nimfoj kaj la imagoj kvar krurparoj.[1]
Nur la anoj de la subfamilio Tetraniĥenoj povas fari ŝpinajn fadenojn.[2]
La familio konsistas el jenaj subfamilioj, triboj kaj genroj:[3]
La ŝpinakaroj (Tetranychidae) estas familio kun ĉ. 1200 specioj, el la subordo Prostigmata ene de la subklaso de la akaroj. Ŝpinakaroj vivas ĝenerale je la malsupra surfaco de la plantaj folioj, kie fajna reto protekas ilin. Ili nutriĝas de planta suko. Ĉar ili enpikas la epidermaj ĉeloj kaj elsuĉas ties enhavo ili povas damaĝi la plantojn. Konataj estas akaroj el pluraj cent specioj.
Ŝpinakaro ekzistas tutmonde. Kelkaj ŝpinakaraj specioj kaŭzas grandegajn ekonomiajn damaĝojn, ekzempla la ruĝa akaro (Panonychus ulmi), la ordinara akaro (Tetranychus urticae) aŭ la tilia ŝpinakaro (Eotetranychus tiliarum).