La Humblota ardeo (Ardea humbloti), konata ankaŭ kiel Madagaskara ardeo, estas specio de ardeo.
En Madagaskaro, ĝi estas nekomuna en nordaj kaj okcidentaj marbordoj same kiel ĉe la Lago Alaotra, sed loĝas ankaŭ en Komoroj kaj Majoto.
La Madagaskara ardeo estas endanĝerita specio, kun populacio ĉirkaŭkalkulata je nur 1,500 maturaj individuoj. Ties populacio estas ŝajne malpliiĝanta. Ĉefaj minacoj estas ke tiu ardeo frontas troa ŝtelĉasadon (kaj la birdo kaj ties ovoj) kaj habitatodetruon (forhakado de nestarboj kaj malapero de humidejoj).
Ĝi estas granda birdospecio, kiel aliaj ardeoj, ĝenerale griza, kun malhelgriza al nigreca krono, pli hela orelareo, flavecaj irisoj kaj flaveca al helgriza longa fortika beko.