La Indonezia ralardeo aŭ Java ralardeo, Ardeola speciosa, estas vadbirdo de la familio de ardeoj nome Ardeedoj, kiuj troviĝantas en neprofundaj salakvaj aŭ nesalakvaj humidejoj en Sudorienta Azio.
La Indonezia ralardeo estas tipe 45 cm longa kun blankaj flugiloj, flava beko kun nigra pinto kaj bluflavaj bridoj, flavaj irisoj kaj kruroj. Ĝi havas ĝenerale blankan gorĝareon, sablokolorajn kapon, kolon kaj supran bruston kun kelkaj pendantaj longaj plumoj el nuko, pli brunan suban bruston kun pendantaj longaj plumoj kontraste kun la suba blanka ventro, ardezgrizan dorson kaj blankecajn iom nuance al sablokoloraj flankoj dum la reprodukta sezono, kaj estas ĝenerale bruna kaj makulece je blanko for de la reprodukta sezono, nome kun tre strieca krono, pli larĝaj verrtikalaj strioj en brusto helbrunaj kaj malhelgrizaj, malhelgriza dorso kaj blanka ventro. La nereprodukta plumaro estas simila al tiuj de la Ĉina kaj de la Hinda ralardeoj kaj estas eventuale nedistingeblaj en kamparo.
Ĝi reproduktiĝas el junio al septembro. Ĝi estas migranta birdo.
Ties dieto estas komponata el insektoj, fiŝoj, kaj kraboj.
Disvastigata tra sia grandaj teritorioj, la Indonezia ralardeo estis pritaksata kiel Malplej Zorgiga ĉe la IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj.
Oni konas du subspeciojn de Ardeola speciosa:[1]
La Indonezia ralardeo aŭ Java ralardeo, Ardeola speciosa, estas vadbirdo de la familio de ardeoj nome Ardeedoj, kiuj troviĝantas en neprofundaj salakvaj aŭ nesalakvaj humidejoj en Sudorienta Azio.