Nothoprocta estas genro de birdoj apartenanta al la familio de Tinamedoj. Ili loĝas en arbustaro, herbejo kaj malferma arbaro en okcidenta Sudameriko, ĉefe en Andoj. Ili estas malbonaj flugantoj kaj pasas plej el sia tempo surgrunde. Ties dieto inkludas semojn kaj insektojn. Ili nestumas surgrunde, kie la ino demetas brilajn ovojn. La ovoj estas kovritaj per plumoj kiam eventuala predanto najbaras.
Ili estas mezgrandaj tinamoj, 26 al 36 cm longaj. Ili havas fortajn krurojn kaj sufiĉe longan, subenkurbajn bekojn. La plumaro estas ĉefe grizbruna kun interplektitaj nigraj, blankaj kaj sablokoloraj markoj. La birdoj havas laŭtajn, fajfajn alvokojn.
Estas almenaŭ ses specioj en la genro. Sepa specio, nome Kalinovskia tinamo, Nothoprocta kalinowskii, estas foje agnoskita sed ĝi estas plej verŝajne juna sinonimo de Nothoprocta ornata branickii, subspecio de la Ornamtinamo.[1] La SACC decidis forigi la Kalinovskian tinamon, la 14an Feb 2007.[2]
Nothoprocta derivas el du malnovaj vortoj, nothos greka vorto signifanta falsa, kaj prōktos signifanta malantaŭo aŭ vosto. Tiu kombino de vortoj probable rilatas al la fakto ke la vosto estas malgranda kaj kovrita per korpaj plumoj, kaj tiele ŝajnas falsa.[4]