Tilletia caries estas fungo, kiu kaŭzas malsanon de tritiko.
La infektitaj plantoj ofte estas iomete deformitaj, foje kun flavaj strioj sur la unua folio. Grajno enhavas nigrajn sporojn. Dum maturigo, spikoj restas pli longe verdaj kaj estas mallongaj kaj dikaj ; la glumoj apartiĝas. La sporoj forte odoras fiŝon. Infekto okazas per la semo.