Gesneria (gesnerioj) estas genro de ĉirkaŭ 50 specioj en la florplanto-familio Gesneriacoj. Krom du aŭ tri sudamerikaj specioj, ĉiuj gesnerioj estas indiĝenaj el insuloj de Karibio. La genro estas klasigita en la tribo Gesnerieae kune kun la genroj Bellonia, Pheidonocarpa, kaj Rhytidophyllum. Specioj de la genro Gesneria kutime estas lignecaj arbedoj aŭ arbustoj, kaj (kun la proksime rilata Rhytidophyllum) estas nekutimaj en la familio ĉar ili havas alternajn (prefere ol krucpoziciajn) foliojn. Kompleta listo de la akceptita specio kaj iliaj sinonimoj povas esti trovitaj en la Monda Kontrollisto de Gesneriacoj de la Smithsonian Institution.
La genronomo honoras al Conrad Gesner.